Bastei

Vido de Bastei en suda direkto. Ĉe la bordoj de Elbo videblas domoj de la urbeto Rathen.
La ponto hodiaŭ. En la fono post Lilienstein.

Bastei (la nomo estas germana vorto por bastiono) estas rokensemblo en Saksa Svislando la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi estas la plej konata turisma celo de la tuta montaro kaj proponas la certe plej imponan panoraman vidon. La elvidejo troviĝas 194 metrojn super la akvonivelo de la rivero Elbo kaj 405 metrojn super la maro. Ĉirkaŭe salutas tablomontoj, ebenaĵoj, kampoj, pratoj, arbaroj ... ĉie intere rokoj impresantaj per sia sovaĝa formabundo. Sube brilas la helblua rubando de Elbo. Ŝipoj, fervojo kaj domoj aspektas kiel ludiloj.


Developed by StudentB